1 / 33

AUDACITY

AUDACITY. Kutima parto de kia ajn komputila mastruma sistemo estas simpla programo Sonregistrado. Ĝi estas tamen vere simpla kaj ne kapablas eĉ baze modifi sondosierojn, plue ĝi ne kapablas transformi ilin. Tial ni decidiĝis prezenti al vi programon Audacity .

maida
Download Presentation

AUDACITY

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. AUDACITY • Kutima parto de kia ajn komputila mastruma sistemo estas simpla programo Sonregistrado. Ĝi estas tamen vere simpla kaj ne kapablas eĉ baze modifi sondosierojn, plue ĝi ne kapablas transformi ilin. Tial ni decidiĝis prezenti al vi programon Audacity. • Por plua ekrano premu la klavon Pg↓

  2. Audacity estas libere atingebla, facile regebla sonmodifilo kaj registrilo por Vindozo kaj pluraj mastrumaj sistemoj. Vi povas uzi ĝin por: • rekta sonregistrado • transigo de magnetbendaj kaj gramofondiskaj registraĵoj al tiuj ciferigitaj aŭ al CD • modifado de la sonregistraĵoj en la formatoj Ogg Vorbis, MP3 kaj WAV • mallongigi, dividi kaj kunmiksi registraĵojn • ŝanĝi rapidon, agordojn de la registraĵoj • kaj multaj aliaj modifoj

  3. Por akiri la programon simple skribu en la serĉtrabon de via foliumilo „audacity“ kaj konfirmu. Post kiam aperos kelkaj rezultoj, klaku al „Download“:

  4. Nun bonvolu klaki al „Audacity 1.2.6 instaler“, konservu kaj malfermu la dosieron:

  5. Unue vi devas akcepti la instalkondiĉojn (klaku al „I accept…“)

  6. Post kelkaj pluaj klikoj al „Next“ vi fine povas malfermi la programon:

  7. Kliku al „Edit“ kaj poste tute malsupre „Preferences“:

  8. Por difini dosierujon por konservado de la kreotaj sondosieroj klaku al „Directories“. Bonvolu elekti (aŭ krei) dosieron en via komputilo.

  9. Por difini lingvon klaku al „Interface“ kaj poste al la nigra trianguleto:

  10. Post klako al „Audio (I/0)“ vi povas elekti (per klako al la trianguleto apud la linio „Chanels“) dukanalan (stereo) registradon. Por aŭdi jam pretan spuron dum registrado de tiu plua vi devas ŝalti la opcion „Overdub: Play other tracks while recording new one“.

  11. Por konservi la aranĝon klaku al „OK“

  12. Origine estas elektita la eblo registri sonon per mikrofono. Se vi intencas registri ekz.el magnetofono kaj uzi ŝnuron, vi devas ŝanĝi (per la klako al jam konata trianguleto) elekton al „Vstup vnějšího zdroje“ (outside resource input). Se vi uzas porteblan komputilon kun enmetita mikrofono, vi devas ŝanĝi nenion, sed la nivelo de la eniranta sono („Input volume“) devas esti en Audacity minimuma kaj regata nur de ekz. magnetofono, aliel aperas bruo.

  13. Per alklako al la ruĝa punkto vi komencas registradon:

  14. Per klako al la flava kvadrateto vi finos la laboron:

  15. Post kiam vi alklakos al la verda trianguleto, vi povos aŭdi la rezulton:

  16. Ĉu vi ankoraŭ volas prilabori la rezulton? Konservu la projekton senŝanĝe:

  17. Klaku al la nigra TRIANGULETO kaj elektu dosierujon.

  18. Se vi jam finis prilaboron, transformu la dosieron al formato MP3 aŭ Ogg. Tiel ĝi okupos malpli da spaco. Por MP3 vi bezonas alŝuti kaj kopii rekte en la programon helpdosieron, libraron lame_enc.dll. Ĝi alŝuteblas interrete: • http://lame.buanzo.com.ar/ aux http://www.ipernity.com/doc/tuurq/4337024

  19. Audacity ebligas prilabori kaj plibonigi sondosierojn. Jen kelkaj ebloj:

  20. Se vi jam havas la sondosieron en via komputilo, malfermu ĝin per „File/Open“ kaj jam tradicia elekto de dosierujo:

  21. Meze elektita parto (tenu la maldekstran musklakilon kaj movu la muson). Vi povas aŭskulti nur la elektitan parton, eĉ ripete.

  22. Per klako al „Fit selection“ la elekto etendiĝos trans la tuta larĝo:

  23. Klakante al „Zoom in“ vi vidas ĉiam pli detale ĉiam malpli grandan parton. Rimarku la ciferetojn supre, ili indikas tempon en sekundoj:

  24. Nun la tuta larĝo montras eĉ ne tutan sekundon:

  25. La aŭskultadon vi povas komenci kie ajn:

  26. Por modifi la registraĵon vi devas ĝin elekti per klako en la maldekstra parto:

  27. Klakante al la nigra trianguleto vi malfermas pluajn taŭgajn eblojn.

  28. La registraĵo povas esti mallaŭte aŭdebla. Tiam ni povas plibonigi ĝin per la ordono „Normalize“:

  29. Plua agrabla ordono estas „Noise removal“ (Forigo de fona bruo). Taŭgas por ĝi kelksekunda „silento“ antaŭ ol ekregistri sonon. Elektu la „silenton“ permuse kaj kliku al „Noise removal“ kaj poste „Get noise profile“ (akiri bruprofilon).

  30. Dua paŝo: elektu tutan dosieron, alklaku denove „Noise removal“ kaj poste al „Remove noise“ (Forigi la bruon).

  31. Komencon kaj finon de la elekto vi povas ŝanĝi per simpla movo, premante samtempe la klavon Shift kaj la maldekstran musklakilon. Sen teni la klavon la elekto malaperos kun alklako.

  32. Por plene regi la programon oni devas nur ekzerci, ekzerci, ekzerci. Ĉiun ordonon ja eblas redoni…

More Related