10 likes | 140 Views
BRAZILA NACIA HIMNO Verkisto: Osório Duque Estrada Muzikisto: Francisco Manuel da Silva. Tradukisto: Sylla Chaves Kantistino: Neide Barros Rêgo Bildo-aranĝo: Liette Lêla. La bordoj Ipirangaj aŭdis en trankvil’ eĥantan krion de heroa gento, dum Suno de Libero, kun plej varma bril’,
E N D
BRAZILA NACIA HIMNOVerkisto: Osório Duque EstradaMuzikisto: Francisco Manuel da Silva.Tradukisto: Sylla ChavesKantistino: Neide Barros RêgoBildo-aranĝo: Liette Lêla La bordoj Ipirangaj aŭdis en trankvil’ eĥantan krion de heroa gento, dum Suno de Libero, kun plej varma bril’, ekflamis sur brazila firmamento. Se ekĝuis nia tero egalecon danke nian brakan forton, en la sino de Libero niaj brustoj ja ne timas eĉ la morton. Patri’ amata, adorata, vivu, vivu! Brazil’, intensa revo kaj viviga lum’ de amo kaj espero sur nin falas el via ĉielpuro ridetanta, dum la brilo de Sudkruco senvualas! Giganto pro la volo de Naturo, vi estas bela, forta kaj sentima, kaj via grando vojas al futuro! Land’ adorata, inter land-mil’, mia Brazil’, la plej amata! Gefilojn vartas per patrin-ĝentil, land’ amata, Brazil’! Kuŝante poreterne sub lazur-ĉiel je son’ de l’ mar’ kaj bril’ de l’ oro lita, Vi lumas, ho Brazilo, Amerik-juvel’ per sun’ de Nova Mondo lumigita! Ol la ĉarmoj alilandaj via flor-vario estas pli ornama, viaj boskoj – pli vivantaj, kaj vivado en vi estas ja pli ama! Patri’ amata, adorata, vivu, vivu! Brazil’, la stela flago, kiun portas vi, eterne estu nur simbolo ama, kaj ĝia flav’ kaj verdo nur parolu pri ĝisnuna glor’ kaj paco porĉiama! Sed se Justec’ bezonos klaban forton, ne mankos la kuraĝo de l’ gefiloj, ĉar viaj adorantoj spitas morton! Land’ adorata, inter land-mil’, mia Brazil’, la plej amata! Gefilojn vartas per patrin-ĝentil, land’ amata, Brazil’!