70 likes | 189 Views
Modeno. Mezlernejo Cavour el Modeno. Italio. www.comune.modena.it/scuole/cavour. De la stacidomo al la lernejo "Cavour" el Modeno. Mezlernejo “Cavour” Modeno - Italio. … Gvidlinioj …. …per solidareco, pedagogio kaj … kreemo
E N D
Modeno Mezlernejo Cavour el Modeno. Italio www.comune.modena.it/scuole/cavour
… Gvidlinioj … …per solidareco, pedagogio kaj … kreemo La Mezlernejo “Cavour” intencas promocii la pedagogion de atento (de plenkreskulo rilate al “ido” de homa speco) kaj de personigo de la instru/lerna procezo ankaux dank’al la pedagogia kaj socia perado de la grupo de egaluloj, de la novaj teknologioj kaj de la interkultura kaj plurlingva komunikado. La Mezlernejo “Cavour” arigas la lernantojn de rimarkinde vasta teritorio kiu inkludas, krom la kvartalon “Madonnina” en kiu situas la lerneja konstruaĵo, la frakciojn Villanova, Cittanova kaj Lesignana. La lernantaro de ĉiam estas karakterizata per konsiderinda nombro da lernantoj en situacio de socikultura malavantagxo kaj kunnesufiĉa celkonsciigo pro la neĉeesto de adekvataj instigoj al studado, kio pliigas la malfacilaĵojn de lernado, de komunikado kaj de interrilatado kaj igas eĉ pli komplika la integriĝon de la tieldiritaj “dis-lertaj” lernantoj.
Pro tio la lernejo sin devigas promocii en la adoleskantoj la senton pri respekto, respondeco kaj solidareco rilate al malsameco, en kiu ajna formo ĝi povas aperi: lingva, religia, haǔtkolora , kutima, mora, lerteca aǔ mallerteca. Ĝi stimulas en ĉiuj la kreskon de novaj interesoj, de novaj kapabloj pensi logike kaj kreeme, cele malkovri novajn formojn de komunikado pere de buŝaj kaj nebuŝaj komunikmodaloj kun la aliulo por preventi la flankenmeton kaj la forlason de la lernejo kaj por antaǔeviti la devian neplenaĝulan sintenon kaj la medikaligan fenomenon de la bezonoj specifaj je integriĝo kaj lernado. De kelka tempo, registriĝadas pli da alilandaj lernantoj - kiuj portas ege malsamajn kulturajn kaj lernejajn spertojn – kaj da lernantoj kun socikulturamalavantaĝo kaj forta emo ariĝi en grupoj kiuj riskas flankenpuŝon kaj, do, devojigon (tipa fenomeno de malgrandaj bandoj kaj de arogantuleco).