180 likes | 354 Views
Vortprovizo de la Vivo. Adiaŭ : Estas kiam iu , kiu foriras, lasas duonon de sia koro kun tiu, kiu restas. Amiko : Estas iu, kiu restas por helpi , kiam ĉiuj aliaj foriras. Amo al la proksimulo : Estas kiam la nekonato iĝas la amiko, kiun ni ankoraŭ ne ĉirkaŭbrakis.
E N D
Vortprovizo de la Vivo
Adiaŭ: Estas kiam iu , kiu foriras, lasas duonon de sia koro kun tiu, kiu restas. Amiko: Estas iu, kiu restas por helpi , kiam ĉiuj aliaj foriras.
Amo al la proksimulo :Estas kiam la nekonato iĝas la amiko, kiun ni ankoraŭ ne ĉirkaŭbrakis. Karitato:Estas kiam ni malsatas, kaj malgraŭ la ekzisto de unusola biskvito, oni dividas ĝin kun alia malsatulo.
Ĵaluzo: Estas kiam la koro premiĝas, ĉar ĝi ne fidas je si mem. Kareso:Estas kiam oni ne trovas vorton por esprimi tion, kion oni sentas kaj do oni parolas per la manoj kaj karesas per la fingroj.
Afableco: Estas kiam ni tre amas iun kaj nia konduto rilate al ĉiuj aliaj egalas al la konduto, kiun ni havas pri la amata persono.
Evoluo: Estas kiam ni estas antaŭe , sed volas reveni por akompani iun, kiu restis malantaŭe. Gefiloj: Estas kiam Dio transdonas al ni juvelon kaj rekomendas zorgi pri ĝi.
Fido: Estas kiam oni diras, ke ni grimpos Evereston kaj la koro jam konsideras tion farita. Malsato: Estas kiam la stomako faras peton al la buŝo kaj ĝi silentas. Komprenpovo: Estas kiam iu maljunulo malrapide paŝas antaŭe kaj ni, kiu venas poste, kvankam urĝas, ne plendas.
Envio: Estas kiam oni ankoraŭ ne konscias, ke ni povas esti pli bona ol la alia. Lojaleco:Estas kiam oni preferas morti ol perfidi tiun, kiun ni amas. Malamikeco: Estas kiam la afableco estas treege malproksime.
Larmo: Estas kiam la koro petas al la okuloj, ke ili parolu je ĝia nomo. Ĉagreno: Estas kiam oni metas dornon en la koron kaj forgesas forpreni 䀝.
Malica ago: Estas kiam ni forprenas la flugilojn de la anĝelo, kiun ni devus esti. Parfumo:Estas kiam ni eĉ per fermitaj okuloj rekonas tiun, kiu feliĉigas nin. Morto:Signifas vojaĝon, transigon aŭ ion ajn, kiu estas egala al eterneco.
Genepoj:Estas kiam Dio kompatas la geavojn kaj sendas anĝelojn por ĝojigi ilin. . Fiero:Estas kiam oni estas formiko kaj volas konvinki la aliajn, ke oni estas elefanto.
Pardono: Estas ĝojo, kiun ni transdonas , kaj kiun ni ne konscias pri ĝia ekzisto. Malamo: Estas kiam ni plantas tritikon la tutan jaron kaj, kiam ili estas maturaj, oni bruligas ĉion en unusola tago.
Pesimismo : Estas kiam oni perdas la kapablon vidi kolore. Paco: Estas la premio de tiu, kiu honeste plenumas sian devon.
Kolero: Estas kiam ni metas muregon survoje al la paco. Pigreco: Estas kiam viruso atakas la kuraĝon kaj ĝi malsaniĝas. Simpleco: Estas la konduto de tiu, kiu ekfariĝas saĝulo.
Saŭdado: Estas , estante malproksime, voli flugi; kaj, estante proksime , voli haltigi la tempon. Sekso: Estas kiam ni tiom amas la alian, ke ni volas loĝas ene de li aŭ ŝi.
Superflua: Estas kiam nur gluto da akvo sensoifigos nin, tamen oni petas tutan riveron. Soleco: Estas kiam multaj personoj ĉirkaŭas nin , sed nia koro vidas neniun.
Vanteco: Estas kiam oni rezignas pri nia esenco favore al alia, ĝenerale pli malbona. Tenereco: Estas kiam iu rigardas nin kaj niaj okuloj brilas kiel du steloj. Sincereco: Estas kiam ni esprimas kvazaŭ aliulo estus sur la alia flanko de la spegulo.
Libro: La Homo, kiu venis el la Ombro Aŭtoro: Luiz Gonzaga Pinheiro Muziko: Edelweiss Instrumental Komputila Prezentado: dutoli@hotmail.com