180 likes | 415 Views
Ĉ u vi a ŭ dis rakonton de Miki? Dum la nokto, kiam Miki dormas, ekstere estis tre brua. Bum bum, plup plup. Kaj do, Miki vekiĝis pro la bruo. Starante sur la lito, Miki kriis, “Kvieton, mi petas!”. Subite Miki ruliĝis kaj falis, kaj demetiĝis la vestoj.
E N D
Ĉu vi aŭdis rakonton de Miki? Dum la nokto, kiam Miki dormas, ekstere estis tre brua. Bum bum, plup plup. Kaj do, Miki vekiĝis pro la bruo. Starante sur la lito, Miki kriis, “Kvieton, mi petas!”
Subite Miki ruliĝis kaj falis, kaj demetiĝis la vestoj. Miki preterpasis la lunon, kaj la ĉambron de panjo kaj paĉjo.
Ho, Miki nun estas en hela kuirejo, sur granda boblo. En ĉi tiu kuirejo, la kuiristoj laboras fari panon por morgaŭa mateno, por gastoj.
La tri kuiristoj enmetis Mikion en la knedan paston por pano. Kaj ili kirlis la knedopaston per grandaj kuleregoj. “Lakton en la paston. Kirlu, tremu la paston. Knedu paston por pano. Baku paston por pano.” Tiel ili kantis.
Kaj poste ili enmetis la knedaĵon en la fornon kaj bakis ĝin. … por fari bongustan panon de Miki.
Kiam bon-odora fumo devenas de la forno, Miki eliris el la knedo kaj diris, “Mi ne estas lakto, mi estas Miki.”
Miki saltis el la forno, kaj falis sur la ŝvelitan kned-paston. Miki batis la paston, premis ĝin ĉi tien kaj reen, kaj tiris ĝin.
Ĝis kiam la formo plaĉis al li. Finfine ĝi fariĝis aviadilo. Miki ekflugis veture de la knedpasta aviadilo.
Unu kuiristo venis kun mezura taso kaj diris, “Lakton!” Aliaj du kuiristoj kriis, “Lakton, ni bezonas lakton por fari panon.”
“Kial vi urĝas? Mi estas Miki, la piloto. Mi portos lakton de la Lakta Vojo.” Dirante tion, Miki flugis supren, surmetante la tason sur sia kapo.
Supren, kaj supren, Miki kaj la aviadilo soris supren. … ĝis kiam ĝi atingis la Laktan Vojon de steloj.
Miki falis kaj plonĝis en la lakto-botelon. Kaj kantis. “Mi estas en la Lakto, Lakto estas en mi. Benon al lakto, benon al Miki.”
Miki naĝis ĝis la pinto de la botelo kaj verŝis lakton sur la knedaĵon. La kuiristoj kirlis, tremis, kaj miksis lakton kun la kneda pasto. Kaj ĝin enmetis en la fornon por baki.
Ili kantas, “Lakton en la knedan paston. Lakton en la paston.” Kaj ili daŭre kankas, “Ni bakas panon kaj ĉio iras senĝene, tre glate.”
En la nokta kuirejo, Miki kriis, “Kokerikiki, Kokerikiki!” Kaj glitiĝis de la botelo, kaj suben iris.
Rekte en la liton… … en la kovrilon.
Sen kned-pasta pulvoro, Miki fariĝis tre pura. Kaj endormiĝas. Bonan nokon.