260 likes | 428 Views
La cigno kaj mi. Klaku por iri antaŭen!. Iam mi demandis al nia patrino - la Naturo:. - Kio estis por ĝi pli grava, ĉu la cigna raso aŭ la homa raso?. Ĝi pere de la silento respondis jene:
E N D
La cigno kaj mi. Klaku por iri antaŭen!
- Kio estis por ĝi pli grava, ĉu la cigna raso aŭ la homa raso?
Ĝi pere de la silento respondis jene: - Kompreneble la cigna raso sen ia ombro da dubo estas pli grava ol la via.
Refoje mi demandis: - Kial? Ĝi respondis: - Ĉar ili prizorgas min respektoplene kaj dankeme.
Krom tio, ili postulas nur la sufiĉon por vivi kaj esti feliĉa.
Mi plendis pri tio. - Via verko ne estas justa. Vi donis al ili veston, kiuj renoviĝas...
- Belegajn amatinojn por varmigi iliajn korojn dum malvarmaj noktoj.
- Kiam iliaj filoj naskiĝas, ili jam estas pretaj por travivi sendependan vivon.
- Kiam nia patrino naskas nin, ni estas sendefendaj estuloj kaj dependas de aliuloj por travivi nian infanaĝon.
- Patrina cigno ne bezonas veturilon por transporti siajn idojn.
Post kiam la Naturo audis mian lamentadon, ĝi denove per la silento parolis:
- Ankaŭ viaj plendoj ne estas justaj; kiam mi kreis vian rason mi donis al vi la plej potencan maŝinon...
Mi, ne kredante, demandis kian maŝinon ĝi donis al ni. Ĉu ne estas ni mem kiu faras nian proprajn maŝinojn?
Kompreneble, ĝi replikis: - pro tio mi donis al via raso unu el la plej potencaj maŝinoj de la uviverso.
- Tamen mi ja pentis; transdoni al vi tiel potencan maŝinon, vi bedaŭrinde montris vin ne inda je ĝi.
- Mia peko estis ne antaŭvidi vian naivecon, mi lasis vin ludi teruran ludon...
- Sed ankoraŭ ekzistas tempo, ke vi konsciu pri la danĝero, kiun vi povos fari al vi kaj al aliaj vivantaj bestoj.
Kiam ĝi, la Naturo, haltis sian riproĉan paroladon, mi demandis al ĝi kian maŝinon ĝi donis al mia raso por ke ni havu superregadon sur la aliaj rasoj?
Ĝi rigardis al miaj okuloj kaj diris: - Ne ŝajnigu ridinda! Vi scias, ke mi parolas pri via cerbo! LA FINO