30 likes | 166 Views
Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj Celo de la dokumento. La jena dokumento prezentas du proponatajn modifojn al la Statuto de ILEI kiuj ne estis traktitaj en la Komitato de ILEI en Kopenhago en julio 2011. Reta vo ĉdono okazos inter la 22a de sept kaj la 27a de oktobro, 2011.
E N D
Internacia Ligo de Esperantistaj InstruistojCelo de la dokumento La jena dokumento prezentas du proponatajn modifojn al la Statuto de ILEI kiuj ne estis traktitaj en la Komitato de ILEI en Kopenhago en julio 2011. Reta voĉdono okazos inter la 22a de sept kaj la 27a de oktobro, 2011. Voĉdonebloj JES: mi aprobas la modifon. NE: mi malaprobas la modifon. SINDETENO: mi ne esprimas opinion. PLUSTUDU: la teksto bezonas pli da diskutado -- la regulara komisiono plue traktu la punkton. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Punkto 7.2. 7(en la listo de taksoj de estraranoj) • Ekzistanta teksto: rajtas okazigi skribajn voĉdonojn de la komitatanoj; • Nova teksto: rajtas okazigi skribajn kaj retajn voĉdonojn de la komitatanoj; Komento: Por specife fiksi la rajton uzi retan voĉdonadon – kiun la komitato jam akceptis. Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj
Punkto 7.2. 8(en la listo de taksoj de estraranoj) • Ekzistanta teksto: rajtas nomi kaj anstataŭigi pagatajn oficistojn por oficoj fiksitaj de la Komitato laŭ artikolo 7.1.16; • Nova teksto: rajtas nomumi kaj anstataŭigi pagatajn oficistojn kaj kompensatajn volontulojn por taskoj aprobitaj de la Komitato laŭ artikolo 7.1.16; Komento: Por harmonigi la tekston kun la modifo akceptita en Kopenhago pri la komitataj rajtoj en punkto 7.1.16 Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj