80 likes | 238 Views
Petego de arbo al preterpasanto. Vi, kiu pasas kaj levas viajn brakojn kontraŭ mi, antaŭ ol fari ian malbonaĵon, atente rigardu min. Mi estas la varmo de via hejmo dum la vintraj noktoj malvarmaj.
E N D
Petego de arbo al preterpasanto Vi, kiu pasas kaj levas viajn brakojn kontraŭ mi, antaŭ ol fari ian malbonaĵon, atente rigardu min.
Mi estas la varmo de via hejmo dum la vintraj noktoj malvarmaj.
Mi estas la amika ombro, kiun vi trovas, kiam vi marŝas sub la aŭgusta suno, kaj miaj fruktoj estas la alloga freŝeco, kiu satigas vian soifon dum vojiradoj.
Mi estas la amika trabo de via domo, la tabulo de via tablo, la lito kie vi ripozas, kaj la lignaĵo de via boato.
Mi estas la prenilo de via ŝpato, la pordo de via loĝejo, la ligno de via lulilo kaj la gastamo ĉe via ĉerko.
Al vi, kiu preterpasas, mi petegas atente rigardi min, kaj… ne fari al mi malbonaĵon!
Aŭtoro de la teksto: Albano Q. Mira Saraiva Elportugaligis Fernando J. G. Marinho Muziko: Tristesse (Chopin) Bildoserio: aranĝita de Liette Lêla Teksto trovita de mi, la 22-an de Aŭgusto 2005, afiŝita sur trunko de arbo staranta ĉe la korto de Hotelo “Parque Lamego”, Lamego-Portugalio. Liette Lêla