1 / 27

Esperantigo de Aziaj Vortoj 1a Malneto

Esperantigo de Aziaj Vortoj 1a Malneto. Prelegis de Abengo, tajvana esperantisto, dum la 97a Universala Kongreso 2012 en Hanojo. Antaŭparolo. Al Esperantujo mankas vortoj pri aziaj kulturoj. La ĝisnunaj vortoj pri aziaj kulturoj ne serioze kaj laŭ normo aldonitaj.

spike
Download Presentation

Esperantigo de Aziaj Vortoj 1a Malneto

An Image/Link below is provided (as is) to download presentation Download Policy: Content on the Website is provided to you AS IS for your information and personal use and may not be sold / licensed / shared on other websites without getting consent from its author. Content is provided to you AS IS for your information and personal use only. Download presentation by click this link. While downloading, if for some reason you are not able to download a presentation, the publisher may have deleted the file from their server. During download, if you can't get a presentation, the file might be deleted by the publisher.

E N D

Presentation Transcript


  1. Esperantigo de Aziaj Vortoj1a Malneto Prelegis de Abengo, tajvana esperantisto, dum la 97a Universala Kongreso 2012 en Hanojo

  2. Antaŭparolo • Al Esperantujo mankas vortoj pri aziaj kulturoj. • La ĝisnunaj vortoj pri aziaj kulturoj ne serioze kaj laŭ normo aldonitaj. • Ĉinaj ideografaĵoj kaj Sanskrito estas iama lingvo internacia en Azio. Oni povas esperantigi ofte uzitajn vortojn , kiuj devenas el la ĉina aŭ sanskrito. • Ĉiuj nacioj havas siajn proprajn festojn, manĝaĵojn, ludojn ktp. Ili rajtiĝas havi siajn nomojn esperante.

  3. Sanskritaj Vortoj • La simplaj esperantigo de sanskrita vorto estas rekte rigardi sanskriton kiel radikon, oni ne ŝanĝis la finaĵon de sanskrito, ekzemple: • Amitabha-: Amidabao (nomo de purlanda budao) • Budha- :budao, budaano, budaismo • Bhikshu-: bikŝuo (bonzo); bikŝuino (bonzino) • Bodhi-: bodio (perfekta mensa stato de homo); bodiarbo (sankta arbo) • Dharma-: darmao (la sankta instruo); • Dyana-: djanao (zeno, meditacio)

  4. Sanskritaj Vortoj • Pliaj ekzemploj: • Guru-: guruo (majstro) • Hinayana-: Hinajanao (suda budaismo) • Kalpa-: kalpao (milionoj da jaroj) • Karma-: karmao (postrestinta inercio de homa faro) • Mahayano-: Mahajanao (norda buddaismo) • Mantra-: mantrao (mirinda frazo) • Nirvana-: nirvanao (perfekta stato de trankvileco)

  5. Japanaj Vortoj (1) • Do- 道: Ofte Uzitaj vortoj (vojo, rimedo, principo) , ekzemple en: • Ĵudoo: japana luktosporto,柔道 • Ajkidoo: moderna japana luktarto, 合気道 • Ĉadoo: japana teceremonio, 茶道 • Kendoo: japana arto de lukto per glavo, 剣道 • Ŝudoo: japana nomo de arto de kaligrafio • Ŝindoo: japana religio (Ŝindoismo), 神道

  6. Japanaj Vortoj (2) • Diversaj Ludoj: • Sumo-: Sumoo, (japana lukto), 相撲 • Karate-: Karateo (aŭ karatedoo), 空手道 • Go-: Goo, go 碁 aŭ igo 囲碁, ĉine: weiqi 圍棋, koree: baduk 바둑) • Ŝogi-:  Ŝogio, japana ŝako, 将棋 • Gobang-: Gobango, tabula ludo, 五番碁

  7. Japanaj Vortoj (3) • Japanaj Amuzaĵoj kaj manĝaĵoj • Karaoke- :Karaokeo (senokestra kantado),カラオケ • Paĉinko : meĉanika ludo kun kugloj, パチンコ • Suŝi-: Suŝio (plado de vinarita rizo), 寿司 • Tempura-: Tempurao ( fritata manĝaĵo de japana kuirarto), 天麩羅  • Donburi-: Donburio, mallongigo don-丼

  8. Japanaj Vortoj (resumo) • Multe da japanaj vortoj estas jam esperantigitaj dank al la kontribuoj de japanaj esperantistoj • Ĉinaj aŭ koreaj esperantistoj ne tute konsentas kun kelkaj esperantigitaj vortoj, ekzemple: • Haŝio: manĝibastoneto (kŭajzio) • Goo: tabula ludo (Ŭeiĉio) • Zeno: budaisma meditacio (ĉano)

  9. Do’ en Korea Lingvo • Do- : Insulo, Jejudoo • Do- : Provinco aŭ registra regiono • Gjonggido’ • Gangŭando’ • Pjongjangnamdo’ • Do- : Arto aŭ vojo • Tekvondo-: (Korea luktosporto) Taegwondo, 태권도

  10. Apartaj Nomoj rilataj al Koreujo • Hangeŭl- :Hangeŭlo (korea alfabeto),한글 • Taegukgi- :Tegukio (la flago de sud-koreio) • Kimĉi-: Kimĉio (koredevana fermentigita plado,  kiu kutime baziĝas sur la brasiko),김치 • Ginseng-: Ginsengo (la mirakla kuracplanto), fakte Insam koree, 인삼 • Arirang-: Arirango, la plej konata korea popola kanto

  11. Malfacileco de Esperantigo de Korea Lingvo

  12. Problemoj ĉe Esperantigo de koreaj vortoj • Pro la kompleska vokaloj • Pro la stranga j (prononcita kiel ĝ-), kk, ss, pp ktp.

  13. Mongolaj Vortoj (1) • Ĉingis-Ĥano:  fondinto de la Mongola Imperio, foje Ĝingis-Hano • Temu-ĝino: Nomo de Ĉingis-Ĥano: • Ĥuralo: Mongola parlamento • Gero: Mongola hejmo (tento) • Jurto: Normada loĝloko • Morinĥuro: Mongola korda muzikilo • Gobio: Dezerto de central Azio • Stepo: Sekregiona herbo aŭ la vasta ebenaĵo, kie kreskas stepo

  14. Mongolaj Vortoj (2) • Boĥ-: Mongola luktarto • Boĥinorgoo: Luktada Palaco • Nadam-: Nadamo (tradicia sportfesto en Mongolio),  Наадам • Lama-: Lamao (monaĥo), lamaismo (tibeta aŭ mongola budaismo) • Togrok-: Togroko (Baza unuo de mongola mono, 1000 togrok =0,6 Eŭro) , tögrög

  15. Vjetnamaj Vortoj (1) • Pri la radiko Vjet- • Vjet-: radiko rilata al vjetnamio, aŭ mallongigo de Vjetnam- • Vjet-minho: Ligo por la Vjetnama Independeco, Việt Nam Ðộc Lập Ðồng Minh Hội • Vjet-kongo: vjetnama komunisto kiu batalis kontraŭ usonana invado. • Vjeto: ĉefa popolo de vjetnamo, kiu ankaŭ nomiĝas Kinho • Vjetio: iama kultura sfero de vjetoj

  16. Diversaj Etnoj de Vjetnamio • Nuntempe ekzistas 54 etnaj grupoj kunvivantaj en la teritorio de Vjetnamio. Vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Etnaj_grupoj_en_Vjetnamio • Kinh Homoj (86%) • Te Homoj(la pej granda malplimuta homoj en Vjetnamio) • Taj Homoj (Tajoj) • Ĉam-homoj (ĉampoj) - Hereduloj de la Regno de Champa en Sud-Vjetnamio • Dao Homoj (kiel Jao en suda Ĉinio) • Khmer Krom-homoj (parolantaj kmeran lingvon) • Mungo • Hoa Homoj (ĉinoj)

  17. Vjetnamaj Religioj kaj Kredoj • To Maŭ kulto (patrina kulto) • Kaŭtaj-religio (kaŭtajismo) • Hoahaŭ-religio (hoahaŭismo)

  18. Vjetnamaj Manĝaĵoj • Mankas Viki-paĝo pri vjetnamaj kuirarto, vidu: http://en.wikipedia.org/wiki/Vietnamese_cuisine • Foo (plado de riznudeloj), pho, 河粉 • Bankŭono (rulita rizkrespo), Banh-Cuốn , 粉捲 • Bamĉungo (glurizkuko) por Novjaro, vjetname Banh Chung, ĉine Zongzio ,粽子 • Ŝoj: (vaporkuirita glurizo), Xào, 糯米飯

  19. Sudorienta Azio kaj Indoĉinio • Sud-Orienta Azio estas natura regiono en Azio, inkluzivanta Hindoĉinan duoninsulon, Malajan arkipelagon kaj apudajn teritoriojn. Al sud-orienta Azio apartenas la landoj: • Brunejo, Vjetnamio, Indonezio, Kamboĝo, Laoso, Malajzio, Mjanmaro, Singapuro, Tajlando, Filipinoj, Orienta Timoro • Gis 1945 la franca Hindoĉinio konsistis el Vjetnamio, Laoso kaj Kamboĝo. Vjetnamio estis dividita de la franca administracio en 3 partojnL ili estas Tonkino (norda), Annamo (centro) kaj Kaŝinĉinio.

  20. Gravaj radikoj el Ĉinaj Vortoj (1) • Zi-: majstro, libro donita de majstro • Konfuzio: Oni skribas Konfuzeo, pro ne fari konfuzon. La plej respektinda Majstro de antikva Ĉinio, 孔子 • Menzio: Grava konfuceano ; la libro de liaj dialogoj, 孟子 • Laŭzio: Aŭtoro de Daŭdeĝingo, aŭ la libro. 老子 • Lezio: Daŭisma majstro ; la libro de Lezio, 列子 • Ĝŭangzio: Grava daŭisma filosofo, lia libro, 莊子 • Sunzio: Majstro pri militaro; lia libro pri milito, 孫子 • Mozio: Majstro Moo, libro pri liaj instruoj, 墨子 • Ĝuzio: Granda konfuceano de Song-dinastio, 朱子

  21. Gravaj radikoj el Ĉinaj Vortoj (2) • Zi-: kvadratforma ideografaĵo uzanta en Ĉinio, japanio, Koreio kaj Vjetnamio ktp., 字 • Hanzio: Ĉina ideografaĵo, 漢字, japane Kanji, koree Hanza, vjetname zu aŭ Chữ Nôm • Zi-: ido, filo, 子 • Daŭ-: Vojo, esenco, principo, arto, 道 • Daŭismo, Daŭisto, 道教,道家 • Daŭdeĝingo, 道德經 • Ĝongdaŭo: la ora mezo, 中道 • Igŭandaŭo: nova daŭisma religio, 一貫道

  22. Gravaj radikoj el Ĉinaj Vortoj (3) • Ĝing-: Konfuceana klasikaĵo, budaisma kanon (sutrao), Biblio, 經 • Iĝingo: Libro de Ŝanĝoj, ĉine Yijing, 易經 • Ŝiĝingo: Libro aŭ lia Libro de Kantoj, kompilita de Konfuceo • Daŭdeĝingo: Libro de Laŭzio, 老子,道德經 • Ĝing-: Reĝa urbo, ĉefurbo, ofte skribita Kin-, 京 • Beĝingo: (ĉine Beijing), plej ofte Pekino, 北京 • Nanĝing-: ĉine Nanjing), plej ofte Nankino, 南京

  23. Gravaj radikoj el Ĉinaj Vortoj (4) • Gŭa-: Gŭao (streka simbolo de Iĝingo) , 卦, ankaŭ esperantiga gvao: • Bagŭao: ok trigramoj de Iĝingo • 64-Gŭao: 64 heksagramoj de Iĝingo • Ĉji-: Ĉjio (spirito, vitala energio) qi, 氣 • Jinĉjio: Jina energio (virina, submonda energio) • Jangĉjio: janga (monda, vira) energio • Ĉjigongo: Kongfuo per la uzo de Ĉjio.

  24. Maĝango: Internacia Ludo • Maĝango estas ludo kiu devenas el Ĉinio, ordinare el plasto aŭ osto kaj estas por 4 personoj. Ĝi estas nomata 麻雀 (maque) en la antikva Ĉinio, kaj ĝisnune uzata en Gŭangdongo, Honkongo, Tajvano kaj Japanio. 麻將, pinyin:má jiàng • La ludspecoj konsistas el ofte 136 ludpecoj, nome: platoj (Ruĝo, Blanko, Prospero), Ventoj (Oriento, Okcidento, Sudo, Nordo), Floroj (Plumo, Orkideo, Kresantemo, Bambuo), Bambuetoj (1 ĝis 9), Literoj (1 ĝis 9 miliadoj), Cirkloj (1 ĝis 9) kaj Sezonoj (Printempo, Somero, Aŭtuno, Vintero). • Mankas detala esperanta prezentado sur interreto pri maĝango, sed aperas multaj priskribo en diversaj lingvoj.

  25. Vortoj de Ĉina Ŝako • Ĉina ŝako estas ludita ne nur en Ĉinio, Hong Kongo, ankaŭ en Vjetnamio, Koreio kaj Japanio. La ludreguloj kaj ludspecoj estas kvazaŭ samaj. • La ŝako enhavas 16 ludspecojn por ambaŭ flankoj. Ili nomiĝas: Estro (Reĝo, 將, Ĝjang), Klerulo (Damo,士 Ŝi), Elefanto (Episkopo, 象, Ŝjang), Ĉaro (Turo, 車 Ĝju), Ĉevalo (Ĉevalo, 馬 Ma), Pafilo (Kanono, 炮 Pao), Soldata (Peono, 兵 Bing). • La ludreguloj de internacia ŝako kaj ĉina ŝako ne estas la samaj, sed tre similaj.

  26. Antikva Ĉina – Esperanto en Azio

  27. Postparolo: Rekomendo • Mi forte rekomendas la starigon de laborkomitado por la esperantigo de aziaj vortoj. • La interpreta operaciumo de Google estas tre mirinda. La fakuloj de Google nepre estas invititaj al la laborkomitado. • Por la esperantigo de aziaj vortoj PIV aŭ Akademio de Esperanto arigu kelkajn aziajn esperantitstojn.

More Related