440 likes | 676 Views
Esperanto rektmetode. Leciono 12. Anna Löwenstein: Esperanto rektmetode – Leciono 12. Printempo semas, aŭtuno rikoltas. Kial? Kiom? Kie? Kiam?. Kio? Kiu? Kia? Kiel?. Demandaj vortoj. Tabelvortoj. Demandoj. Kio estas en la skatolo? Ĉu estas iu en la ŝranko?
E N D
Esperanto rektmetode Leciono 12 Anna Löwenstein: Esperanto rektmetode – Leciono 12
Kial? Kiom? Kie? Kiam? Kio? Kiu? Kia? Kiel? Demandaj vortoj
Demandoj Kio estas en la skatolo? Ĉu estas iu en la ŝranko? Kiu estas en la ŝranko? Kio estas en la ŝranko? Ĉu ĉiuj cignoj estas blankaj? En kiu sezono estas via naskiĝtago? Ĉu vi purigis la plankon de via ĉambro hieraŭ? Kiam vi laste purigis viajn fenestrojn? Aŭtune, ĉu la tagoj longiĝas aŭ mallongiĝas?
Kia? Kia estas la vosto de kuniklo?
tia Kian ŝuon vi volas? Mi volas tian ŝuon. (Indiku ĝin.)
Ŝi devis porti ian ĉapelon por la geedziĝa ceremonio, do ŝi elektis tian! ia
nenia Kian ringon ŝi havas sur la fingro? Ŝi havas nenian ringon.
ĉia Kiajn ringojn li portas? Li portas ĉiajn ringojn.
Kie? Tie Kie estas Ameriko?Ameriko estas tie!
Kie? Tie Kie estas la fenestro? Ĝi estas tie. Kie estas la pordo? Kie estas la plafono? Kie estas…?
ie Miaj ŝlosiloj estas ie en tiu ĉambro – sed kie?
ĉie Ŝi serĉis ĉie, sed ŝi ne trovis sian horloĝon.
nenie Kie estas Esperanto-lando? Ĝi estas nenie… …kaj ĉie!
Kiam? Kiam aperis la unua libro de Esperanto? Ĝi aperis en 1887.
Tiam Tiam (en 1887) aperis ankaŭ la unua aŭtomobilo.
Luno Marso Venuso
iam La homoj atingis la lunon en 1969. Ĉu vi opinias, ke iam ili atingos Marson? Ĉu iam la homoj atingos Venuson?
neniam Kiam februaro havas 30 tagojn? Kiam la suno leviĝas je tagmezo? Ĉu vi iam kantis en opero? Ĉu vi iam aperis televide? Ĉu vi iam gajnis olimpian medalon?
ĉiam Ĉu vi ĉiam iras dormi je la sama horo? Ĉu nokte la ĉielo ĉiam estas nigra? Ĉu tage oni ĉiam vidas la sunon?
-eg- -et- domego domo dometo
Adjektivo + -iĝ- Ruĝiĝi Flaviĝi Longiĝi Malrapidiĝi Malpuriĝi Sekiĝi Malsaniĝi
Substantivo + -iĝ- Tagiĝi Glaciiĝi Cindriĝi Ŝtoniĝi
Edziĝi Edziniĝi Geedziĝi Ĝeedziĝi
Prepozicio + substantivo + -iĝ- Enaŭtobusiĝi / elaŭtobusiĝi Enlitiĝi / ellitiĝi Endormiĝi Enamiĝi Surteriĝi Albordiĝi Senvestiĝi
Levi / Leviĝi Li levas la seĝon. La suno …
Veki / Vekiĝi Kiam la horloĝo vekas min, mi vek… vekiĝas.
Ruli / Ruliĝi Li rulas la pilkon. La pilko rul…
Rompi / Rompiĝi La junuloj rompas la fenestron. La glaso falis kaj romp…
S-ro Mayorquin komencos sian prelegon je 4h00 ptm (posttagmeze). La prelego komenc… je 4h00 ptm. Komenci / Komenciĝi
S-ro Mayorquin finos sian prelegon je 4h30. La prelego fin… je 4h30. Fini / Finiĝi
Ŝanĝi / Ŝanĝiĝi Ili ŝanĝas siajn ŝuojn.
Ŝanĝi / Ŝanĝiĝi La modoj dum la jaroj ŝanĝ…
Fermu tiun pordon! La pordoj de la trajno … Fermi / Fermiĝi
Naski / Naskiĝi Patrino naskas. Infano …
Naski / Naskiĝi Ĉu vi iam naskis infanon? En kiu monato vi naskiĝis? Ĉu viroj povas naski? Ĉu vi iam vidis naskon? Kie vi naskiĝis?
Movi / moviĝi Ili movas la bildon.
Movi / moviĝi Ne moviĝu!
Verboj + -iĝ- fermi fermiĝi fini finiĝi komenci komenciĝi levi leviĝi malfermi malfermiĝi movi moviĝi naski naskiĝi rompi rompiĝi ruli ruliĝi ŝanĝi ŝanĝiĝi veki vekiĝi