340 likes | 570 Views
Esperanto akiraĵo de pola kulturo. Ekspozicion organizis: Urba Publika Biblioteko en Gliwice kaj Pola Esperanto Asocio - Filio en Gliwice 28.03.2008 – 24.04.2008.
E N D
Ekspozicion organizis: Urba Publika Biblioteko en Gliwice kaj Pola Esperanto Asocio - Filio en Gliwice 28.03.2008 – 24.04.2008
La 28-an de marto 2008 jaro en Urba PublikaBiblioteko en Gliwice, ĉe la placo Inwalidów Wojennych estis malfermita ekspozicio " Esperanto - akiraĵo de pola kulturo". En la ekspozicio, oni prezentas esperantaĵojn el kolektoj de glivice'aj esperantistoj kaj precipe el kolekto de Stanisław Mandrak. La ekspozicion malfermis direktorino de Biblioteko Grażyna Lazar kaj prezidanto de PEA-Filio Gliwice Stanisław Mandrak. Ili salutis ĉeestantojn kaj diris kelkajn vortojn pri ekspozicio. La ekspozicio prezentas dokumentojn kaj memoraĵojn pri historio de Esperanto en Pollando kaj en la mondo. En ĝi estas ankaŭ memoraĵoj ligitaj kun kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof kaj kun aliaj famaj polaj kaj mondaj esperantistoj. Interesa estas kolekto de koloraj vidkartoj kun esperantaj surskriboj. Oni povas vidi esperantajn malnovajn librojn kaj ankaŭ librojn eldonitajn en la lastaj jaroj. Estas prezentataj artikoloj el diversaj polaj revuoj en kiuj estas informoj pri Esperanto. La ekspozicio estas bone aranĝita en granda salono, ĉiuj ekspoziciaĵoj estas en vitrinoj kaj estas bone videblaj.
Direktorino de biblioteko Grażyna Lazar kaj prezidanto de PEA – Filio Gliwice Stanisław Mandrak malfermas ekspozicion.
En la tago de malfermo de ekspozicio oni preparis por la gastoj regalon.
Aleksander Zdechlik invitas la esperantistojn el Ukrainio al ekspozicio.
Kongresaj Libroj eldonitaj okaze de Universalaj Kongresoj de Esperanto. En Kongresa Libro troviĝas interalie listo de partoprenantoj kaj programo de la Kongreso.
Memoraĵoj ligitaj kun kreinto de Esperanto Ludoviko Zamenhof
Medalo kaj monero XXXVIII Kongreso Esperantistoj Katolikoj Częstochowa - 1977 Monero (1 PESO) Universala Kongreso de Esperanto Hawana - 1990
Moneroj Monero (25 KUNA) I-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj -1997 Moneroj kun Ludoviko Zamenhof serio „Famaj Poloj” - 1979
Medaloj 100-jaroj de naskiĝo de Ludoviko Zamenhof Warszawa 100-jaroj de Esperanto en Sosnowiec Sosnowiec - 2002
Laŭ iniciato de esperantistoj oni preparis multe da filatelaj memoraĵoj.
Poŝtoficejoj el diversaj landoj eldonis multajn poŝtmarkojn dediĉitajn al datrevenoj ligitaj kun Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto.
Poŝtoficejoj uzis multfoje poŝtajn stampilojn kun esperanta teksto, kaj esperantistoj – kolektantoj povis pligrandiĝi siajn kolektojn de poŝtkartoj.
Glivice’aj esperantistoj dankas al laboristinoj de Urba Publika Biblioteko filio nr. 1 en Gliwice pro organizo de la ekspozicio.